La kurso de Saussure distribuata ekde nun
Kooperativo de Literatura Foiro ĝojas anonci ke la fama “Kurso de ĝenerala lingvistiko” de Ferdinand de Saussure estas distribuata ekde ĉi tiu monato. La surmerkatigo koncernas du tipojn de bindo: unu estas bele broŝurita, la alia lukse bindita (eĉ kun paĝmontrilo el kolora silko). La unua kostas 24,- svisajn frankojn, la dua kostas 39,- (tre limigita eldonkvanto por la dua).