Katalunio en la agendo de la EU-Parlamento
HeKo 659 9-E, 2 okt 17
Ĉi-semajne la Parlamento de Eŭropa Unio, kunsidanta en Strasburgo, pritraktos la situacion de Hispanio, kiu travivas gravan institucian krizon pro la kontestata referendumo en Katalunio. Por la debato estas atendata ankaŭ komuniko de la Komisiono.