Esperanto-Domo perdita en Litovio
Ekde 1993 Litova Esperanto-Asocio disponis por senpaga uzado la iaman domon de Aleksandro Zilbernik, bopatro de Doktoro Esperanto, en Kovno. Pro novaj leĝoj, tiu koncesio de la ŝtato devis limiĝi je nur jardeko, kaj por tre limigita kvanto da establoj. LEA ne sukcesis respekti la koncernajn kriteriojn, nek eluzi la ŝancon de uzukapo, nek transformi la pruntadon al luo, eventuale vendoluo.