Oficiala fotoportreto de la Konsulino
La oficiala fotoportreto de d-ino Lorena Bellotti, Konsulino de la Esperanta Civito, estas je dispono de la koncernatoj: principe ĝi devas situi en ĉiu legacio kaj povas situi en la propra sidejo de ĉiu paktinto.
La oficiala fotoportreto de d-ino Lorena Bellotti, Konsulino de la Esperanta Civito, estas je dispono de la koncernatoj: principe ĝi devas situi en ĉiu legacio kaj povas situi en la propra sidejo de ĉiu paktinto.
En Tiĉino Itala Interlingvistika Centro presigis kaj ekspedis la lastajn jarkolektojn de “Lingua Verde” (antaŭe “Lombarda Esperantisto”), kiu celis informi itallingvan publikon pri la kulturaj atingoj de Esperantio; kaj en Belinzono okazos la unua kunsido de la komisiono preparanta la lanĉon de ĝia daŭrigonto, kun pli aktuala celaro.
La moto de la ĵus elektita papo Leono la 14a, In Illo uno unum (“En lia unueco oni estas unu”), prenita el la prediko de Aŭgusteno pri Psalmo 127, emfazas unuecon en Kristo kiel fundamenton de la eklezia komunumo.
“Nia laboro en UN daŭras, spite la iom krizan situacion, kiun UN nun frontas. La Studogrupo pri Lingvoj kaj UN, en kiu UEA ludas ŝlosilan rolon, okazigos en junio sian kutiman ĉiujaran simpozion (virtualan).
Kunsidis hieraŭ vespere la redakcio de “Literatura Foiro”, kun tri kunlaborantoj en Ĉaŭdefono kaj aliaj el Brazilo kaj Italio kuplitaj unuafoje per “kometa” platformo, laŭ eŭropa provizisto tute sendependa de transatlantikaj gigantoj; ne partoprenis plia el Hispanio.
La ordinara Asembleo de Kultura Centro Esperantista, kunsidante en Ĉaŭdefono 2 majo 2025 sub la prezido de c-ano Stano Keable, aprobinte la raportojn pri 2024 diskutis pri la propono de reformo de direktivo Mühlemann kaj pri la evaluo de la Helvetia Esperanto-Domo.
Veteranoj (Ilona Koutny, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer) kaj nova generacio (Giacomo Comincini kaj Alessio Giordano) prelege vervis en la 11a Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista, dum kvar tagoj en Ĉaŭdefono, pri terminologio kadre de la ĉeftemo “Vivanta lingvo de vivanta komunumo”, kun partoprenantoj el Anglio, Francio, Hispanio, Hungario, Italio.
Ekde la jarkolekto 2026 (sinsekve la 57a) la revuo “Literatura Foiro” havos du kunĉefredaktorojn, el kiuj unu (Perla Martinelli) okupiĝos precipe pri beletro kaj alia (Alessio Giordano) precipe pri eseoj, planlingvistiko, recenzoj, kulturpolitiko: la kunredaktado daŭros tutan jaron kaj estos renovigebla aŭ transformebla fine de la jarkolekto.
La Direkta Komitato de Itala Interlingvistika Centro (laŭstatute memstara filio de LF-koop) kunsidis hodiaŭ kun la Administra Komitato de LF-koop en Ĉaŭdefono, dum paŭzo de la sukcese disvolviĝanta 11a Lingva Kolokvo de KCE, por diskuti pri la projekto de nova periodaĵo, plejparte itallingva, pli ofte retgazeto sed kun almenaŭ unu numero jare el papero.
La 5an de Majo 2025 ĉesos funkcii la videokonferenca servo Skype de Microsoft, post pli ol dudek jaroj da funkciado.
Kooperativo de Literatura Foiro havos sian ĝeneralan Asembleon postmorgaŭ en Ĉaŭdefono, por analizi la rezultojn de la pasinta jaro kaj aprobi la novan trijaran laborplanon, kun tre interesaj iniciatoj. La kooperativo, kies honora prezidanto estas d-ro Tazio Carlevaro, estas gvidata de gec-anoj Marc Hiltbrand, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.