ENa asembleos en marto 2019
La ordinara Asembleo de Esperanta Naturamikaro estas kunvokita al Malago, ĉe la naturamika Esperanto-Domo, sabaton la 23an de marto 2019 je 18h00, sub la prezido de sen. Julio Herrero.
La ordinara Asembleo de Esperanta Naturamikaro estas kunvokita al Malago, ĉe la naturamika Esperanto-Domo, sabaton la 23an de marto 2019 je 18h00, sub la prezido de sen. Julio Herrero.
Gianfranco Molle (1950[<1975]-2018), la plej fama artisto en la roma skolo de la esperanto-kanzono, forpasis ĉi-matene. Filo de vilaĝestro kaj de elementa instruistino, kiel junulo li interesiĝis pri nia lingvo koincide kun civilserva iniciato de TEJO ĝuste en Roccasecca (kie naskiĝis, krom li, alia grava muzikisto: Severino Gazzelloni).
Ĉi-jare ni festas la sepdekan datrevenon de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj (la 10an de decembro) kaj la dudekan de la Pakto por la Esperanta Civito. Ĉi-lasta havas en la Deklaracio fundamentan referencon. Ĝi estas por ni leĝo same valora kiel la Konstitucio.
Morgaŭ Hispanio celebros la 40an datrevenon de la referenduma aprobo pri la nuna Konstitucio. Tri jarojn post la morto de Francisco Franco, en decembro 1978 jure kaj formale komenciĝis nova epoko.
La administrantoj de la Facebook-paĝo “Literatura babilejo” (krom eraro, s-roj Sten Johansson kaj Nicola Ruggiero) praktikas pinokjan manieron apliki cenzuron kontraŭ raŭmistoj.
La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al Buĵumburo, ĉe la sidejo de SIPU, por la 27a de decembro 2018 je 16h00, por diskuti laŭ la suba tagordo:
Kultura Centro Esperantista kompletigis la ĉi-jaran kolekton de sia monata informilo “Heroldo de Esperanto”, aĉetita el LF-koop novjartage 2018. La gazeto aperis akurate komence de ĉiu monato, foje kvarpaĝa, sed plej ofte dupaĝa, en la tradicia formato A3.
En Burundio du transnaciaj establoj, nome IEK (islamanoj) kaj SIPU (pacifistoj), aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito, daŭre laboras per propraj fortoj, kaj partoprenas en la organizado de la 5a Afrika Esperantologia Semajno, altiranta intelektajn aktivulojn ankaŭ el Kongolando.
Fine de novembro “Literatura Foiro” (decembra numero) 296 kuŝas akurate sur la skribotablo de ĉiu abonanto en Eŭropo, danke al la engaĝo de la redakcio kaj de la stabo de LF-koop. Por komparo: “Beletra Almanako” haltis ĉe la junia numero, kaj la oktobra ne atingos la abonantojn antaŭ 2019.
Islama Esperanta Klubo organizas sian unuan Zamenhofan Feston, honore al la Tago de la Esperanta Kulturo. La festo komenciĝos je 14h00 de sabato, 22 decembro 2018, en kvartalo de Buĵumburo, en ĉeesto de la Konsulo de la Esperanta Civito, laŭ la suba programo.
La 5a Afrika Esperantologia Semajno, organizita de KCE sub la aŭspicio de la Esperanta Civito, kunlabore kun membroj de SIPU kaj IEK, disvolviĝos dum sep tagoj ekde 28 decembro 2018 ĝis 3 januaro 2019 en Buĵumburo (Burundio) laŭ la sekva provizora programo:
Amata dojeno de la hungara esperantistaro, Éva Farkas-Tatár (1924/1961-2018) ĵus forpasis en Budapeŝto. Instruistino laŭ Ĉe-metodo, ŝi transformis la vivoĉambron de sia loĝejo al unika, ŝatata lernoĉambro. Ŝia klubo estis dum jardekoj fiksa renkontejo de la budapeŝtanoj.