La Kapitulo difinis la elektokampanjon
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis en Ĉaŭdefono hieraŭ vespere, kaj pritraktis la elektojn por la Senato.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis en Ĉaŭdefono hieraŭ vespere, kaj pritraktis la elektojn por la Senato.
Hodiaŭ kunvenis en Ĉaŭdefono la KoKuSo de la Verda Listo, en fizika alesto de ĉiuj siaj membroj, nome Perla Martinelli, Bertil Nilsson kaj Walter Zelazny. Estis tuj konsulteblaj ankaŭ la eliranta Konsulo kaj la ĉefkandidato al la konsuleco.
Ĉu efektive estas modifita la elektoregularo de Universala Esperanto-Asocio? Iu diras jes, iu diras ne — kiel kantis Gianfranco Molle.
La Komitato de Kultura Centro Esperantista havos ordinaran kunvenon 18 aŭgusto 2011, laŭ kunvoko de sia prezidanto, sen. Perla Martinelli.
Ankaŭ Esperanto — Radikala Asocio partoprenos en la porpaca marŝo Peruĝo-Asizo 25 septembro 2011. Tion anoncis hodiaŭ ERA, plurajn semajnojn post la aliĝo de la Esperanta Civito.
Se la 9a de aŭgusto 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro estis la naskiĝtago de niaj simboloj — la flago, la Fundamento aprobita, praktike ankaŭ la himno — la 10a de aŭgusto 1998 en Ĉaŭdefono estis la tago poste. Se la 9an oni akceptis la Fundamenton de Esperanto, la 10an oni akceptis la fundamenton de Esperantio.
Kadre de la dusemajna kurso por la formado de kadroj de la Kabinda Respubliko, prof. d-ro hab. Walter Zelazny, senatano de la Esperanta Civito, instruas ĉi-semajne pri sociologio kaj geopolitiko.
La Konsilio de Fondumo Pro Esperanto kunvenos en Svislando, 20 aŭgusto 2011, laŭ kunvoko de sia prezidanto, sen. Giorgio Silfer.
La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al Ĉaŭdefono, ĉe la Esperanto-Domo, 18 aŭgusto 2011. En la tagordo elstaras la preparo de la elektoj por la Senato.
Temos pri la lasta Kapitulo prezidata de la nuna Konsulo: sen. Giorgio Silfer rekandidatos por la Parlamento (por ke la esperanta popolo juĝu lian konsulan aktivecon) sed ne en la unuaj du postenoj de la Verda Listo.
Estas preskaŭ certe ke tri kandidatlistoj konkuros por la Senato de la Esperanta Civito, elektota 15 decembro 2011. Fakte estas tri la formiĝantaj Komitatoj Kunordigaj kaj Subtenaj (KoKuSoj).
Unuafoje esperanto estas efektive uzata por normigi etnan lingvon. Temas pri la fjota, la nacia lingvo de la kabinda popolo, kiu luktas por sia sendependeco en Afriko. Ĝi apartenas al la bantua grupo.