Seminario pri raŭmismo en historifestivalo
Kadre de festivalo pri historio, la Esperanto-Grupo de Bolonjo kaj Itala Fervojista Esperanto-Asocio organizas seminarion pri la temo “Kio okazis en julio 1980 en Raŭmo: esperanto inter fina venko kaj komunuma sento”, sabaton matene 21 oktobro 2023.