Pesimismo sen frustracio en La Kvinpetalo

HeKo 476 9-A, 10 apr 11

Rekorde malmultenombra estis la hodiaŭa Asembleo de Societo Yvonne Martinot, posedanta la staĝejon “La Kvinpetalo” en Bureso, Francio. Kutime ĉeestas dudeko da membroj, sed ĉi-foje nur dek tri (sume 53 reprezentitaj voĉoj).  En pli frua epoko, kiam laŭstatute La Kvinpetalo estis la internacia staĝejo de LF-koop, partoprenis inter kvardek kaj kvindek.

Komuniko de la kortuma aktisto

HeKo 476 2-C, 6 apr 11

Laŭ skriba atesto de la prezidanto de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, formala plendo estis deponita ĉe la Kortumo kontraŭ c-ino Carmen San-Segundo, pro delikto de misfamigo.

La arbitracio koncernas fakton okazintan en oktobro 2010. La jura referenco, manke de specifa Civita normo, estas la artikoloj 173 kaj sekvaj de la Svisa Kodo.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.