Jubilea PEN-krozado en oktobro 2025
La organiza teamo de la proponita PEN-mondkongreso en formo de krozado kunsidis hodiaŭ en Budapeŝto ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, sub la prezido de la teamkunordiganto, c-ano Giorgio Silfer.
La organiza teamo de la proponita PEN-mondkongreso en formo de krozado kunsidis hodiaŭ en Budapeŝto ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito, sub la prezido de la teamkunordiganto, c-ano Giorgio Silfer.
Kultura Centro Esperantista, komisiita pri la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito (LTSEC), memorigas ke ne eblas lingvotestado perkoresponde aŭ perrete: ĉiu ekzameno devas okazi en fizika ĉeesto kaj de la kandidato kaj de la testantoj, alimaniere ĝi ne estas valida.
Fine de aŭgusto 2021 Via servanto afiŝis en HeKo ĉi tiun artikolon: https://www.esperantio.net/index.php?id=4365
Danke al la Esperanta Civito (do danke al raŭmismo) la servoj je dispono de la esperantistaro pli kaj pli kreskas kvante kaj kvalite. La kvalito estas rimarkebla en la jam ekzistanta produktado de niaj paktintoj, ekzemple la revuo “Literatura Foiro” ĉe LF-koop kaj la centjara “Heroldo de Esperanto” ĉe KCE: kvalito kiu signifas ankaŭ akuratecon en la aperado, dum aliloke akumuliĝas malfruoj.
La opozicio interna al la Universala, konsistanta el nostalgiuloj de la iama burokrata aparato (kaj ties protektatoj), kaj havanta sian voĉtubon en skandalisma retgazeto, insistas per kritikoj, eventuale eĉ pravaj, sed ne proponas propran alternativan estraron, kiu apliku alternativan strategion, se elektite; ankaŭ ĉar la plimulto el tiuj nostalgiuloj ne plu membras en la Asocio.
Okaze de la arĝenta jubileo de la Pakto por la Esperanta Civito, fondumo Pro Esperanto (FPEF) proponas helpon al la paktintaj establoj kiuj posedas nemoveblaĵon kaj havas konton ĉe la Civita “banko”.
FPEF estas preta transpreni eventualajn kreditojn de tiuj paktintoj ĉe malfruantaj klientoj, kiuj tiel fariĝos ŝuldantoj al FPEF; tio egalas al aĉeto de tiuj sumoj, fare de FPEF.
Antaŭ unu jaro estis lanĉita la oficiala retejo de “Literatura Foiro”. Ĝin konstruis kaj mastrumas d-ro Alessio Giordano, vicĉefredaktoro de LF.
Ekzistas homoj kiuj tradukis la Dian Komedion kaj ricevis eĉ ne groŝon por tio; eventuale mecenato pagis la eldonon. Ne temis pri debutanto, sed pri iu Kolomano Kalocsay; fakte el la itala li tradukis multon, sed ioman honorarion li ricevis nur por esperantigi memorlibreton aŭtoritan de Benito Mussolini.
Ekde la unua Senata mandato (2002-2006) la verda majoritato kaj konsekvence la Kapitulo donis indikojn pri la geopolitika linio de la Esperanta Civito. Ni estis ĉiam skeptikaj pri Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj.
La projekto AKSO, pri kiu responsas Mia Nordentoft, ne estas ankoraŭ plen-efika, sed unu gravan rezulton atingis, almenaŭ laŭ la hodiaŭ demisiinta ĉefdelegito de la Universala en Argentino: ĝi tute haltigis la internan funkciadon de la delegita reto.
La 56a PEN-konferenco de Verkistoj por Paco okazis en Bledo (Slovenio) 16-18 aprilo 2024. La esperantan literaturon reprezentis kiel kutime c-ano Giorgio Silfer, kandidatigita al la Nobel-premio, per prelego pri la ĉi-jara kontribuo de “Literatura Foiro” al packulturo, kaj per almenaŭ du gravaj intervenoj dum la debatoj. Unuafoje lin asistis c-ano Alessio Giordano, vicĉefredaktoro de LF.
Hieraŭ, Tago de Ĉiuj Pioniroj, en Ĉaŭdefono per simpla ceremonio la urno kun la cindroj de c-ino Marie-France Conde Rey estis liverita al la Esperanta Panteono, konforme al Lex Bertilia.