Literatura Foiro 322 kun koloraj bildoj
Novan ekvinokson heroldas la 322a numero de “Literatura Foiro”, kies buntecon karakterizas ne nur la plurfaceta aspekto kaj la altnivelaj kontribuoj, sed ankaŭ, unuafoje en ĝia historio, la koloro.
Novan ekvinokson heroldas la 322a numero de “Literatura Foiro”, kies buntecon karakterizas ne nur la plurfaceta aspekto kaj la altnivelaj kontribuoj, sed ankaŭ, unuafoje en ĝia historio, la koloro.
Petante ne diskonigi sian nomon, afrika delegito ĉe la Forumo interpelacias la Kapitulon, ĉu la Esperanta Civito iros al la Universala Kongreso en Tanzanio. Respondas la vickonsulo pri financaj aferoj, sen. Giorgio Silfer.
La Kapitulo kunsidis telematike hieraŭ, ĉeeste de la Senataj grupestrinoj. Senkulpiĝis la Konsulo, ankoraŭ konvaleska; en lia tagordero estis informo pri la geopolitika situacio kaj la evoluo de Esperantio.
“La 19a de marto 2023 markas la 50an datrevenon de la fondo de Bahaa Esperanto-Ligo. La starigon de BEL iniciatis grupeto de bahaanoj kolektiĝintaj ĉe la UK 1972 en Portland, Usono. Ili submetis tiucelan proponon al la Universala Domo de Justeco, la supera internacia gvidorgano de la Bahaa Kredo, kiu en marto 1973 donis sian oficialan aprobon.”
La orienta legacio de la Esperanta Civito gastigos la sesan Atelieron pri proza kreivo, kunlabore kun Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de Feminisma Esperanta Movado. La ateliero daŭros kvin tagojn: 23-27 majo 2023, kun kolektiva trejnado matene kaj individua ekzercado posttagmeze aŭ vespere, laŭplaĉe.
La protestoj de la uranistoj, gvidataj de la eksa roterdama direktoro Osmo Buller kaj referencaj al la retgazeto “Libera Folio” (la plej opozicia kontraŭ UEA), ne estas plu la sola obstaklo kontraŭ la elekto de afrika urbo por gastigi la TEJO-kongreson en 2024.
Projekto Nurenbergo de la Esperanta Civito, celanta la trejnadon de profesiaj tradukistoj al esperanto, proponas ĉi-jare du staĝojn ĉe Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono. La unua por la perfektigo de tradukistoj de diplomatiaj kaj internaciaj dokumentoj, la dua pri beletra tradukado.
Ĉu la protestoj fare de uranistoj kontraŭ kongresoj en afrikaj landoj kondukis al unua viktimo? La landa sekcio de TEJO en Burundio ĵus rezignis pri sia propono organizi IJK-on en 2024.
“Saluton, karaj. JEBUO retiris sian kandidatiĝon kaj subtenas ideon okazigi IJK-on en Tanzanio.” Tiel kvazaŭ telegrafe Gilbert Niyukuri al la Komitato de TEJO.
Fondumo Pro Esperanto (FPEF) delonge administras konton ĉe UEA en Roterdamo, laŭ la kodo LFOI-I. Ĝi utilas de tempo al tempo por enkasigi abonojn al periodaĵoj aliĝintaj al la Pakto, pagojn de libroservo kaj simile; ege malpli ofte por ĝiri aliĝojn al kongresoj de TEJO. Ĝi estas la sola ligo inter la financa fako de UEA kaj la konsorcio de la Esperanta Civito.
S-ro Juan Garcia del Rio estas la nova prezidanto de Esperanta Naturamikaro: lin elektis unuanime hodiaŭ la ordinara Asembleo de Esperanta Naturamikaro en Malago, anstataŭ la retiriĝinta sen. Julio Herrero, kiu dum pli ol jardeko gvidis la asocion kun granda sindonemo, ĝis longa malsano ekde la pandemia jaro.
Se ni memoras la antaŭan situacion, la burundianinoj havis neniun rolon en la socio krom kuiri, serĉi brul-lignon, kreskigi infanojn kaj doni al ili edukadon estis virinaj devoj. La virinoj ne povis studi, la lernejo estis farita por la knaboj. Sed poste la aferoj ŝanĝiĝis, ĝis en 2005, kiam en la konstitucio aperis egaleco de ĉiuj antaŭ la leĝo.
Gec-anoj Manuela Blanco, Perla Martinelli, Giorgio Silfer revenis ĉi-nokte al Eŭropo, post kvar plenaj semajnoj da aktivecoj en Burundio, ĝenerale en Bujumburo ĉe la Tanganika Esperanto-Domo, sed ankaŭ kun gravaj eksterurbaj misioj, por “Heroldo de Esperanto” respektive SIPU.