Duobla tempo por EU-lingvopolitiko dum BET 53
HeKo 650 4-E, 4 jul 17
Laŭ ĝenerala peto de la ĉeestantoj, post la unuhora prezento dum la “Somera Universitato” de Baltiaj Esperanto-Tagoj, plia horo estis rezervita al la temo “La brita secesio: kiaj sekvoj por la lingva reĝimo en Eŭropa Unio?”, traktata de prof. Giorgio Silfer, Vickonsulo de la Esperanta Civito.