Publika asembleo de la Nova Maldekstro
Per la “Deklaro de la Nova Maldekstro en Esperantio” (aŭgusto 2004) estis difinita la politika linio sur kiu baziĝos la programo de la Verda Listo, okaze de la elektoj por la Senato en 2006. Dum la lastaj tri jaroj la krizo de la malnova maldekstro fariĝis pli kaj pli evidenta en Esperantio: sufiĉas konstati la situacion de la tradiciaj laboristaj esperanto-organizoj.