Tensio inter EU kaj Hungario kreskas pro Ukrajno
Jam de kelkaj jaroj la Hungario de ĉefministro Orban estas en la fokuso de fortaj kritikoj fare de Eŭropa Unio.
Jam de kelkaj jaroj la Hungario de ĉefministro Orban estas en la fokuso de fortaj kritikoj fare de Eŭropa Unio.
Li ŝanĝis kvarfoje sian familian nomon, kiu komence estis Mager kaj laste Dotan, sed li restis la unua israelano kiu petis la esperantan civitanecon, kaj registriĝis kiel David Ŝamgar en 2001, partoprenante en la unuaj elektoj por la Senato.
“La 79a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos, kune kun la ILEI-kongreso, inter la 5a kaj la 12a de aŭgusto 2023 en Lignano, Italio [Venecilando]. Origine la IJK devis okazi en Marina di Massa [Toskanio], sed pro nekonsento kun la kongresejo, la loko estis ŝanĝita al Bella Italia Village.”
“Se Interreto tute kadukigis tradiciajn kopirajtojn, kiuj estas la alternativoj? En ĉi tiu prelego ni esploros la diversajn flankojn de ĉi tiu demando de la vidpunktoj de verkistoj, privataj eldonistoj kaj publikaj arĥivistoj, provante harmoniigi kulturon, ekonomion, moralon, teknologion kaj juron.”
Malgraŭ fanfaronado pri pacifismo kaj neŭtralismo (ĉi-lasta ne en la zamenhofa senco, kiu egalis al homaranismo) oni produktis tro malmulte da dokumentoj kaj tekstoj pri paco, en esperanto. Interalie mankas la fama korespondado inter Albert Einstein kaj Sigmund Freud.
Kooperativo de Literatura Foiro ĝojas anonci ke la fama “Kurso de ĝenerala lingvistiko” de Ferdinand de Saussure estas distribuata ekde ĉi tiu monato. La surmerkatigo koncernas du tipojn de bindo: unu estas bele broŝurita, la alia lukse bindita (eĉ kun paĝmontrilo el kolora silko). La unua kostas 24,- svisajn frankojn, la dua kostas 39,- (tre limigita eldonkvanto por la dua).
La delegacio reprezentanta la esperanto-literaturon ĉe la PEN-mondkongreso en Upsalo, 27 septembro — 1 oktobro 2022, konsistos el Giorgio Silfer kaj Leif Nordenstorm: ĉi-lasta mem rezidas en la sveda urbo, dum c-ano Silfer estas kandidatigita de la Esperanta PEN kaj de la abonantaro de “Literatura Foiro” por la literatura Nobelo (post la forpasoj de William Auld kaj Marjorie Boulto
Estis majo 1999. Estro de la sektoro pri eksteraj rilatoj, mi akompanis la prezidanton de la Parlamento de Lombardio al Kardifo, por la inaŭguro de la unua Parlamento de Kimrio.
Kooperativo de Literatura Foiro ne intencas altigi la internacian abontarifon por la fama kultura revuo “Literatura Foiro”: ĝi restos 56,- svisaj frankoj, por ses numeroj jare po 64 paĝoj, akurate aperontaj.
La ukrajna parlamento en Kievo rapide aprobis antaŭ la somero 2022 leĝojn kiuj malpermesas la importadon de libroj kaj eldonaj produktoj el Rusio, Belorusio kaj “dumtempe okupitaj teritorioj”, kaj de ĉiuj volumoj en la rusa el ajna lando. Jam pli frue ekzistis normoj kontraŭ la uzo de minoritataj lingvoj.
“Ĉilio estas jurŝtato sociala kaj demokratia. Ĝi estas plurnacia, interkultura, regiona kaj ekologia”. Tiel tekstas la unua artikolo de la nova Konstitucio de Ĉilio, submetita hodiaŭ al referendumo. En la ĉarto enestas novaj sociaj rajtoj por virinoj, indiĝenaj popoloj, naturo kaj bestoj. Perfekte.
“Je la 4a de junio 2022 la membraro de Sennacieca Asocio Tutmonda konsistis el 402 membroj, el kiuj 202 repagis sian kotizon por 2022, kaj 163 pliaj pagis minimume por 2021. Kompare kun la lasta jaro, la manko de kvardeko da akurataj kotizpagoj eble ŝuldiĝas al la malfruo en la aperritmo de Sennaciulo” deklaras la oficiala raporto de la Laborista al la ĵusa (nur virtuala) kongreso.