Unua de Majo inspiras transnacian laborkalendaron
Okaze de la Unua de Majo indas memori ke, en la Esperanta Civito, la kontraktoj kun la stabanoj reguliĝas konforme al dekreto Karibe (16 septembro 2020). La dekreto tamen ne normigas la kalendaron, kiu aparte gravas por la buralistoj kaj la deĵorantoj en misio. Kun ĉi tiuj la vickonsuloj pri financoj kaj internaj aferoj baldaŭ konsultiĝos por fiksi tiun normon.