TEJO bezonas mem evoluigi sian organizan kulturon
Malgraŭ someraj fulmotondroj serene disvolviĝas la Internacia Junulara Kongreso, bone organizita de Slovaka Esperanto-Junularo en Liptovsky Hrádok, piede de la Tatra montaro. La sereneco montriĝas ankaŭ ĉe la Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kiu ĵus elektis unu el la plej interkontinentaj estraroj en sia historio, tamen prezidatan de eŭropano.