Borsa analizo de Esperantio - aprilo 2018
Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari legacon aŭ donacon.
La interna demokratio en Universala Esperanto-Asocio, per si mem fragila, glite stumblis en la ĵusaj retbalotadoj por alelekti du suplementajn estraranojn. La unua baloto estis nuligita pro teknika problemo, tamen la ripeto enkondukis pliajn problemojn. La buĝetitaj cent mil eŭroj por krei la plej potencan retan sistemon en la mondo ĝis nun produktis preskaŭ nenion.