Oka de Marto postulas interkulturan edukadon
La eksplodo de la pandemio, kun siaj stresoj ekonomie kaj psike, reportis al unua plano la ĉefajn problemojn de la femina kondiĉo en la mondo, nome la mankon de ekonomia egaleco kaj la fizikan perforton, kun multiĝo de feminicidoj kadre de trudizolo. Tio iom surfonigis la gravan momenton de “Mi ankaŭ”, ĝuste kiam eĉ en Esperantio seksa molestado fariĝis pli aktuala.