Kultura historio de la itala Esperantio
Prof. d-ro Carlo Minnaja, akademiano kaj denaska esperantisto, realigis tre interesan kulturan historion pri la itala Esperantio. La libro, titolita “L’esperanto in Italia”, aperis en 2007 ĉe la eldonejo “Il Poligrafo”, kaj estas imitinda modelo por la prezento pri la tuta fenomeno al enlanda neesperantista, sed klera publiko.