Andaluzoj asembleis en Malago
Andaluzia Esperanto-Unuiĝo havis sian ordinaran Asembleon en Malago, 4 marto 2010. Kadre de la statutaj devoj, la Asembleo aprobis la raportojn 2009 (kun neglektinda deficito en la spezkalkulo), elektis la novan estraron kaj kunvokis la kongreson.