En dek du monatoj forbrulis la TEJO-estraro
Nur unu elektito el naŭ en 2020 rekandidatas por la estraro de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. En unu sola kazo (la prezidantino) temas pri atingita aĝlimo; kaj en unu plia pri tuja forlaso de “molesta trolo” jam en aŭtuno 2020. Tio praktike montras drastan forbrulon de la eliranta estraro.