KCE-Komitato ordinare kunvenis
La Komitato de KCE kunvenis en pleno hieraŭ ĉe la Esperanto-Domo en Svislando: ĉeestis ankaŭ la vickonsulo pri klerigado, c-ino Perla Martinelli. Didaktiko kaj lingvotestado estis fakte unu el la gravaj punktoj en la tagordo: ĝi kombiniĝis kun diskuto pri la aktiveco en Afriko — el kio rezultis projekto proponota al afrikaj esperantologoj kaj instruistoj.