Zavadlav rezignis, Bartek surpostene
Fine de septembro 2011 la Administra Komitato de LF-koop (KALiFo) nomumis c-inon Etel Zavadlav dumtempa redaktoro de “Heroldo de Esperanto”, kun kvinmonata provperiodo, ĝis la ĝenerala Asembleo de la kooperativo, fine de februaro 2012. La suverena instanco decidus mem pri la konfirmo de ŝia posteno, transformante ĝin al ĉefredaktoreco.