La Pakto en la jarlibro de UEA
La jarlibro de Universala Esperanto-Asocio delonge listigas, en apartaj rubrikoj, du establojn kiuj membras en la Pakto por la Esperanta Civito ekde 1998: Kultura Centro Esperantista kaj Esperanta PEN-Centro.
La jarlibro de Universala Esperanto-Asocio delonge listigas, en apartaj rubrikoj, du establojn kiuj membras en la Pakto por la Esperanta Civito ekde 1998: Kultura Centro Esperantista kaj Esperanta PEN-Centro.
Manuel Ortega ĵus glosis aserton de c-ano Kep Enderby, en ties teksto “Bezonata: nova monda ordo”. Laŭ Ortega, Enderby “prave diras ke nacioj estas nur imagitaj komunumoj. Li rifuzas la naciojn, sed favoras plian imagitan komunumon: ke identeco ne estu nacia, sed homarana”.
La 13an de septembro [naskiĝtago de c-ano Giorgio Silfer, sed neniu konsciis pri la koincido] 2004 malfermiĝis la pordoj de Institut Zamenhof. Pasis jam ses jaroj, kaj la rezultoj ekaperas.
Danke al la kunlaboro de Fondumo Pro Esperanto, kiel regio zorganta pri domflegadoj, post la tre bela nova salono kaj rearanĝita salono Klara ŝanĝos fizionomion ankaŭ la apuda kuirejo sur la terasa etaĝo de la Esperanto-Domo en Ĉaŭdefono.
Sen. Dieter Rooke revenis el vojaĝo en Benino, Ganao, Togolando, akompanate de sia filo, c-ano Ciril Läng. Li ne veturis kiel reprezentanto de la Esperanta Civito, sed kiel vicredaktoro de “Heroldo de Esperanto” (kiu ne estas ties oficiala organo). Multaj fotoj kaj raportoj aperas en la redaktata afrika numero de HdE.
La 2an de marto 2011 komenciĝos la oficiala vizito en Burundio de la Konsulo de la Esperanta Civito, vizito kiu daŭros tutan semajnon kaj havos tri celojn.Unue, la komencon de la laboroj en Njanzo (Makambo) por la Civito de Paco. Due, la trian Afrikan Esperantologian Semajnon. Trie, kontaktojn kun la lokaj aŭtoritatoj.
La Esperantista Domo de Kulturo “D-ro Ivan Kerĉev” anoncas sian programon por 2010:
26 januaro:
Vespero pri Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay, okaze de ilia 120-jariĝo kaj la centjariĝo de ilia esperantiĝo
9 februaro:
Vespero dediĉita al la sano (gastas d-ino St. Kirĉeva)
Ok libroj kandidatas por “La Verko de la Jaro 2010”, laŭ selekto de la Esperanta PEN-Centro: la premion asignos per referendumo la abonantaro de “Literatura Foiro”. Ĉi-foje la premio koncernas la originalan prozon, laŭ verkoj surmerkatigitaj en 2009-2010.
En la decembra numero 2010 de “La Ondo de Esperanto” Zbigniew Galor donis sian analizon pri la konflikto en la pola finvenkisma Esperantio, per artikolo titolita “Kiel esperantistoj perdas sian komunumon”.
La malamo kontraŭ aliaj planlingvoj, pli specife interlingvoj, nome internaciaj artefaritaj lingvoj, karakterizas la finvenkismon.
La tri periodaĵoj “Literatura Foiro”, “Heroldo de Esperanto” kaj “Femina”, eldonataj kaj administrataj de LF-koop, aperos en 2011 kun kelkaj grafikaj plibonigoj, pristuditaj de la arta direktoro, sen. Perla Martinelli.
Dum jardekoj la medio de Tutmonda Esperantista Junular-Organizo ne produktis kulturpolitike interesan dokumenton. Tial des pli strange estas, ke la rezolucio de Liberec’, aprobita de la Komitato de TEJO dum la 65a Internacia Junulara Kongreso, 24 julio 2009, estas praktite ne rimarkita.