Politika sukceso de la vegetaranoj
Por la unua fojo la Universala Deklaracio pri la Bestaj Rajtoj fariĝis oficiala dokumento en Esperantio. Danke al rezolucio proponita de gesenatanoj Elena Grisafi-Favre kaj Jarl Hammarberg (Verda grupo), aprobita de la Senato en Bruselo 25 julio 2008, la Esperanta Civito subtenas tiun Deklaracion.