Esperanta pikniko en Vraco
La tradicia pikniko organizita de la Esperanto-societo “Sukceso” — Vraco, same kiel pasintjare, okazis sojle al la somera tempo, je 30 junio 2012.
La tradicia pikniko organizita de la Esperanto-societo “Sukceso” — Vraco, same kiel pasintjare, okazis sojle al la somera tempo, je 30 junio 2012.
La vendo de ligno el la propra parko kaŭzis profiton en la spezkalkulo 2011 de Kastelo Greziljono. Samtempe la buĝeto 2012 aspektas pesimisma pro la manko de eksteraj luantoj. Ambaŭ estis aprobitaj de la hieraŭa Asembleo de la societo, sed ne unuanime.
Uverture en la junia numero de 2012: “La florbranĉeto” de Hermann Hesse (en traduko de Christian Declerck).
Datrevene: Perla Martinelli pri Edmond Privat. Resumo de la bazo por kurso okaze de la 50-jariĝo de la forpaso de Privat.
Releginte du paĝojn el mia “Enkonduko al literatura kritiko”, (Someraj Universitataj Kursoj, 1978) Ralph Dumain sin demandas:
Post Fondumo Pro Esperanto, ankaŭ la (finance, ne laŭ nemoveblaĵoj) pli riĉa Esperantic Studies Foundation en aprilo ŝanĝis sian kupolon.
Marie-France Conde Rey, Konsulo de la Esperanta Civito, oficiale partoprenis hodiaŭ en la internacia konferenco pri nuntempa sklaveco, organizita de UNPO kadre de la EU-Parlamento en Bruselo. La kunsidojn prezidis s-ro Metin Kazak, bulgara parlamentano kiu estras la koncernan EU-komisionon.
La numeroj 2184 kaj 2188, nome la dua kaj kvina en 2012, de “Heroldo de Esperanto” estas ĵus eldonitaj. La ĉefa redaktorino, sen. Anna Bartek, estas preparanta la ceterajn de la nuna jaro, por ke ili atingu la abonantaron ankoraŭ en julio. Sekvos la kompletigo de la kolekto 2011.
Estona Interlingvistika Asocio (EIA) organizas la internacian konferencon “Interlingvistiko kaj identeco“ paralele kun la 48aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-48, 4-8 julio 2012), kunfestonte la 125-jariĝon de la eldono de la Unua Libro kaj la 90-jariĝon de Esperanto-Asocio de Estonio, en urbo Pala, oriente de Tartu ĉe granda lago lime kun Ruslando
Endas memkritiko pri la (ne)rolo de la esperantistaro en la UN-konferenco pri la daŭrebla evoluo, ĵus finita en Rio-de-Ĵanejro. Ni komencu per ni mem, nome la Esperanta Civito.
La UN-konferenco pri la daŭrebla evoluo (Rio+20) finiĝis 21 junio 2012 en Rio-de-Ĵanejro per la aprobo de ĝenerala dokumento kiu certe plaĉas al la defendantoj de la homa vivo ekde ties koncipo: fakte ĝi ekskludas la koncepton “reproduktaj rajtoj”.
En la modesta kartaro de la esperanta briĝo, kun multaj “ĉikanoj” kaj nenia “ŝlemo”, inter pikoj en LibFol, KERoj ĉe edukado.net, nur unu trefo (fakte Trifo) en LF, sen karoo sed multe da karo en kongreskotizoj, fine aperis ĵokero.
Prof. John Wells, prezidanto de la Akademio de Esperanto, hieraŭ estis trafita de apopleksio. Li kuŝas en hospitalo de sudokcidenta Londono. Li povas paroli, sed havas malforton en la maldekstra flanko de la korpo.