Sukcesa reprezento de esperanto en la PEN-mondkongreso
La delegito de la esperanta literaturo, c-ano Giorgio Silfer, estis tre aktiva dum la Asembleo de PEN Internacia, ĵus finita en Upsalo (Svedio) post kvartaga mondkongreso. Liaj intervenoj vekis ĉiam konsenton kaj admiron, kio stimulis ĉe pluraj ankaŭ pozitivan intereson pri nia literatura lingvo.