Afrikano estos la aktisto de la Kortumo
Neniu afrikano membras en la Kortumo, la arbitracia instanco de la Esperanta Civito; sed ekde la 2a de junio 2009 afrikano trejniĝos kiel aktisto, post c-ano Bernard Henry el Francio. Temas pri c-ano Jean-Sacha Barikumutima el Burundio, studento pri juro, kaj unu el la junaj partoprenintoj en la dua Afrika Esperantologia Semajno, komence de 2008.