Sukcesa Andaluza Esperantologia Semajnfino
Deko da studemuloj partoprenis la unuan Andaluzan Esperantologian Semajnfinon (AESF) en Malago, 14-15 novembro 2009. La unuan AESF preparis perkoresponda kurso, el kies diligentaj aliĝintoj bedaŭrinde ne povis veni, pro diversaj privataj malhelpoj, tri ekstermalaganoj.