KCE kiel lernejo pri tradukado de la nova Esperantio

HeKo 714 8-B, 23 jul 19

Kultura Centro Esperantista de kvindek jaroj funkcias kiel libroservo, de kvardek kiel internacia feria altlernejo (unua sesio en 1979), de tridek kiel konferenca centro (Internacia Literatura Forumo pri Edmond Privat en 1989; regulaj konferencoj rekomenciĝis en 1998), de dek tri kiel ekzamena centro kuplita al ALTE (laŭ direktivo Mühlemann pri la Lingvotesta Sistemo de la Esperanta Civito).

Prezento de "Kanti klasike" nuligita dum IJK

HeKo 714 2-B, 20 jul 19

La prezento pri “Kanti klasike” fare de la geartistoj Federica D’Antonino (soprano), Gaetano Merone (baritono) kaj Francesco Cipullo (klavaro), ne plu okazos dum la Internacia Junulara Kongreso en Slovakio, pro la rezigno de la baritono, kiu akiris por si pli gravan kaj pli pagitan engaĝon samtempe. La tri geartistoj kantas, sed ne parolas en esperanto.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.