Esperantio perdis direktoron
Jam de la pasinta monato la kvar direktoraj salajroj en Esperantio (neniu asignita al virino) fariĝis tri: Kreŝimir Barkoviĉ pensiiĝis kaj lia dunginto (Sennacieca Asocio Tutmonda) jam delonge decidis elimini lian postenon, por ŝpari monon.