Nemere kaj Nanovfszky en la literatura kafejo
La duan jaron de la literaturaj kafejoj en Budapeŝto, organizitaj de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, inaŭguris c-anoj István Nemere kaj György Nanovfszky, hieraŭ vespere ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko.