Dornoj kaj petaloj en la EEU-raportoj
Dornoj kaj petaloj atendas la partoprenontojn en la asembleo de Eŭropa Esperanto-Unio, kunvokita al Kaiserlautern (Germanio) je la 21a de majo 2010.
Dornoj kaj petaloj atendas la partoprenontojn en la asembleo de Eŭropa Esperanto-Unio, kunvokita al Kaiserlautern (Germanio) je la 21a de majo 2010.
Per tri jaroj sinsekve deficitaj la kooperativo posedanta Kastelon Greziljonon akumulis entute pli ol 28.000 eŭrojn da perdoj, el kiuj la duonon nur en 2009. Tio signifas ke pasintjare Greziljono elspezis proksimume unu eŭron kaj duonon kontraŭ ĉiu unuopa eŭro enkasigita; nome, la kooperativo kapablis kovri per la ordinara spezkalkulo nur 67% de siaj kostoj.
La Esperanta Civito estas la dua subjekto laŭ internacia graveco en Esperantio, tuj post Universala Esperanto-Asocio, laŭ statistike-organiza prezento de la partieto Unu-Mondo. La prezento celas enfokusigi la pozicion de Unu-Mondo rilate al deko da organizoj.
Specife pri la Esperanta Civito oni legas:
Kongrue al la orientiĝoj esprimitaj dum la parlamenta sesio en Bruselo (julio 2008) kaj konforme al la konstituciaj povoj, hodiaŭ la Konsulo subskribis nome de la Esperanta Civito la Alvokon de la kampanjo por la starigo de parlamenta UN-asembleo.
La Konsulo fermis hieraŭ la unuan senatokonsulton pri propono de ne parlamentano. La ideo de c-ano Carlos María el Brazilo transformiĝis al rezolucipropono, subskribita de sen. Felszeghy, Gonĉarov, Martinelli (Verda grupo) kaj Bartek (Blanka grupo).
Nenia mencio pri la ĵus fondita “Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko” legeblas en la lasta numero de “Esperanto en Afriko”, dissendita antaŭ du tagoj. Tamen la fondo de UETA estas grava novaĵo en aprilo 2010, sed verŝajne la Afrika komisiono de Universala Esperanto-Asocio (sub la respondeco de Jean Codjo, beninano loĝanta en Kanado) ne samopinias.
Neniu esperantologo kun la esperanta civitaneco kandidatis por la triona renovigo de la Akademio de Esperanto (eĉ unu el la elirantaj rezignis rekandidati, per iom polemika letero). Male, kandidatis la redaktoroj de la UEA-organo kaj de la socikultura revuo de TEJO, kaj la antaŭlasta redaktoro de la TEJO-organo; kompreneble ili ĉiuj estis elektitaj.
David de Ugarte verkis tre interesan artikolon pri la Esperanta Civito, en “El Correo de Las Indias”. La Konsulo komentariis la artikolon kaj respondis al kelkaj demandoj, rekte en la kastilia. Vi trovas ĉi-sube la esperantan version.
La ĵurnalo de la Sankta Seĝo malaprobas la anoncon de Usono disvolvi “tre potencan” armilon, kapablan trafi celon dum unu horo kie ajn sur la planedo.
“Libera Folio” asertas:
1) rilatoj inter la teamo de Gbeglo Koffi kaj la Esperanta Civito ne plu estas idealaj.
2) La nova “tutafrika organizaĵo” neniel estas tutafrika, sed simple privata projekto de Gbeglo Koffi, antaŭ monato argumentis Oliver Mazodze, la delegito de UEA en Harare, Zimbabvo.
Oni devas reiri al la jaroj de Jaruzelski (1987) kaj de la Sestaga Milito (1967) por trovi pli malfacilan konjunkturon en la lando gastigonta Universalan Kongreson: tiam Pollando respektive Israelo, ĉi-jare Kubo.