Internacia literatura konkurso EKRA-2007
HeKo 321 7-B, 22 jan 07
Esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kirĉev”, Razgrad (Bulgario), anoncas internacian literaturan konkurson pri poezio kaj humuraĵoj, originale verkitaj en esperanto “EKRA-2007”, je libera temo. La verkoj ne devas esti ĝis nun publikigitaj en periodaĵoj, partoprenintaj en aliaj konkursoj aŭ afiŝitaj en Interneto.