Kamiŝibajo en esperanto kontraŭ perforto al virinoj
“La kamiŝibajo estas tute nova teatra ĝenro en la esperanto-literaturo, danke al la originala verkado de nia aŭtoro Giorgio Silfer” tiel d-ro György Nanovfszky, vicprezidanto de Esperanta PEN-Centro, enkondukis la dektrian Literaturan Kafejon organizitan de Fajszi Amika Rondo ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko hieraŭ en Budapeŝto.