Kio nova inter UEA kaj TEJO?
Universala Esperanto-Asocio kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo modifis plurloke la regularon de kunlaboro, per voĉdonoj dum la ĵusaj UK kaj IJK.
Universala Esperanto-Asocio kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo modifis plurloke la regularon de kunlaboro, per voĉdonoj dum la ĵusaj UK kaj IJK.
La arkivestro de CDELI, s-ro Claude Gacond, formale proponis la urban bibliotekon de Ĉaŭdefono kiel deponejon por la historia arkivo de Universala Esperanto-Asocio, kiun Roterdamo volus fordonaci, kune kun la asocia biblioteko. La kandidatiĝo okazis per letero al la prezidanto de UEA, prof. Duncan Charters.
“Heroldo de Esperanto” atingis la numeron 2300an (septembro 2019): kvazaŭ minora jubileo survoje al la centa datreveno de la fondo, kiun la nuna posedanto kaj eldonanto, Kultura Centro Esperantista, celebros en aprilo 2020.
Pli ol semajno kun kursoj, ekskursoj, ludoj, filmoj; kaj en la fino eĉ ventrodanco kaj vespera koncerto. La programo de la ĉi-jara Esperantologia Fakultato en KCE estis aparte intensa kaj riĉa: instruis Cesco Reale, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.
Plia atingo de Pro Esperanto, la fondumo kadre de la Esperanta Civito kiu iom post iom dotas ĉiun paktinton per propra nemoveblaĵo. Post la granda domo de KCE, la naturamika domo en Andaluzio kaj la apartamentoj de LF-koop kaj de PEN en Ĉaŭdefono, ankaŭ Feminisma Esperanta Movado havos nemoveblaĵon, ekde 2020.
Partoprenintoj en Universalaj Kongresoj de tempo al tempo demandas kial neniu paktinta establo partoprenas en la “movada foiro”. La demando ne estu adresita al la Konsulo aŭ la Kapitulo, ĉar la paktintoj aŭtonome decidas ĉu partopreni en ekspozicio aŭ simila aranĝo. Pro sia subsidua rolo, la Esperanta Civito intervenas nur por helpi en kazo de peto de la koncerna establo.
La kunvoko de la Universala Kongreso 2021 al Belfasto, kies ŝipfarejo produktis la faman “Titanic”, facile vekis aludojn pri la sinka sorto de UEA, la “admirala ŝipo”, laŭ difino de Stano Marĉek en “Heroldo de Esperanto” (aŭgusto 2001).
Afrika Esperanto-Instituto, aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito, diskonigas sian Strategian Deklaron ĝuste hodiaŭ, en la Tago de la Pakto:
La nuna ĉefredaktoro elektis Budapeŝton por prezenti la 300an numeron de “Literatura Foiro”, kaj pli da ĉeestantoj ol kutime honoris la hieraŭan literaturan kafejon, organizitan de Fajszi Amika Rondo sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito.
Ekde la venonta jaro interesa kultura fenomeno eliras la aktualecon kaj eniras la historian arkivon de la esperanta popolo. Laŭ informo de la lasta prezidanto, Pál Koszuch, ne plu okazos Internacia Esperanto-Konferenco, ne plu estos asignata la libropremio, ne plu aperos “La Gazeto”. Ilia referenca institucio, OSIEK, ĵus malfondiĝis.
Heroldo de Esperanto ne plu raportas detale pri la Universala Kongreso, male al la eldona epoko de LF-koop; sed ĝi akurate kaj fidele informas pri la evoluo de Esperantio, ankaŭ lige kun UK.
Mi revenis hejmen de mia tria (kaj supozeble lasta) UK, en Lahti. Estis interese fari turisman viziton en Esperantujo. Kelkaj aferoj ja plaĉis, precipe iuj artaj aranĝoj. Krome mi ĝojis, kiam kelkaj nekonatoj spontane alparolis min, dirante ke ili legis kaj ĝuis “ĉiujn miajn librojn”. Tian etan troigon mi facile pardonis…