Por TEJO vangofrapo kaj kareso el Bruselo
Kiel antaŭvidite, la Eŭropuniaj institucioj ekfermas la kranon: duono de la financataj junularaj organizoj ne ricevos administran subvencion por 2022: inter ili situas la junulara sekcio de UEA.
Kiel antaŭvidite, la Eŭropuniaj institucioj ekfermas la kranon: duono de la financataj junularaj organizoj ne ricevos administran subvencion por 2022: inter ili situas la junulara sekcio de UEA.
La milito en Ukrajno lasas spuron en la junia numero (317) de “Literatura Foiro”, kaj finance kaj enhave: la preso en Bulgario kostas al LF-koop 30% pli ol kutime, la unuaj paĝoj estas dediĉitaj al la temo. Ekas la traduko de fama lulkanto pri milito, fare de Giorgio Silfer el la roma dialekto de Trilussa.
En la Tanganika Esperanto-Domo ekas hodiaŭ la tutsemajna staĝo pri didaktika perfektigo, sub la gvido de c-ino Marie-France Conde Rey, kun la subteno de Afrika Esperanto-Instituto kaj Kultura Centro Esperantista.
Okaze de la Unua de Majo indas memori ke, en la Esperanta Civito, la kontraktoj kun la stabanoj reguliĝas konforme al dekreto Karibe (16 septembro 2020). La dekreto tamen ne normigas la kalendaron, kiu aparte gravas por la buralistoj kaj la deĵorantoj en misio. Kun ĉi tiuj la vickonsuloj pri financoj kaj internaj aferoj baldaŭ konsultiĝos por fiksi tiun normon.
Tria vizito de sen. Marie-France Conde Rey en Afriko. La emerita Konsulino gvidas staĝon pri metodiko de la esperanto-instruado al deko da aktivuloj ĉe la Tanganika Esperanto-Domo en Buĵumburo, 2-7 majo 2022. Organizas Afrika Esperanto-Instituto kaj sponsoras Kultura Centro Esperantista.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunsidis telematike en pleno hodiaŭ, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Konciza raporto pri la geopolitika situacio konstatis ke la rezolucio de la Senato pri la milito en Ukrajno estas la sola unuanime aprobita en Esperantio (la ideologie proksima de la Junulara ricevis nur plimultan subtenon de la TEJO-Komitato).
Fajszi Amika Rondo organizas literaturajn kafejojn en Budapeŝto, sub la aŭspicio de la Esperanta PEN, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito. Ĵaŭdojn la 28an de aprilo gastos d-ro Gabor Markus kaj la 19an de majo gastos prof. Giorgio Silfer, ekde 18h00
Nome de la Esperanta Civito la delegitoj de KCE reprezentis nian lingvon ĉe la 57a konferenco de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo, en Parizo 20-22 aprilo 2022. Gec-anoj Lorena Bellotti kaj Giorgio silfer partoprenis en paralelaj laborgrupoj kaj specifaj studgrupoj. Neniu kroma esperantisto ĉeestis: malofte la Universala aperas en ALTE-aranĝoj.
Kooperativo de Literatura Foiro preparas sin al transpreno de gvidaj respondecoj, sekve de la decidoj de la ĵusa Ĝenerala Asembleo, dum Pasko 2022, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey. La novaĵoj koncernas la ĉefajn branĉojn de la aktiveco, nome la revuon “Literatura Foiro” kaj la librofakon.
La kresko de la prestiĝo de Kultura Centro Esperantista ĉe la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo, la ekspansio de la kursaro kaj aliaj aranĝoj (inkluzive de la afrikaj), la zorgoj pro la administrado de la Esperanto-Domo en Svislando estas triobla pezo por la Komitato kaj specife la ŝultroj de la prezidanto, malgraŭ la helpo de Pro Esperanto kiel regio por la domflegado. Tial sen.
Surpriza konkludo de la ĉefa prelego de mag. Ruben Fernandez okaze de la 8a Lingva Kolokvo de KCE, 14-18 aprilo 22: por la kultura heredaĵo de Esperantio arkivoj pli gravas ol bibliotekoj. Ĉi-lastaj ne estas tiel fidindaj, male al arkivoj, kaj la bibliotekonomia evoluo riskas konduki al amaraj perdoj.
Post denunco de pola esperantisto el Bjalistoko, Universitato Adam Mickiewicz forpelis rusan esperantiston el sia kursaro. Oni ne scias ĉu la koncernato aliĝis danke al stipendio de Esperantic Studies Foundation en Usono. Je la oficiala komuniko: