Ĉu forgesinda UEA-kongreso?
HeKo 563 6-A, 2 aug 14
Ankaŭ la lastaj decidoj de la UEA-organoj en Bonaero konfirmis la bedaŭrindan masklismon en tiu Asocio nuntempe: nur el viroj konsistas la grava kvinmembra komisiono, kiu prizorgos praktike la retan voĉdonadon. Krome, neniu el ili venas el la “sudo”: kvar eŭropanoj kaj unu usonano el kuba deveno.