Projekto Nurenbergo proponas du staĝojn
Projekto Nurenbergo de la Esperanta Civito, celanta la trejnadon de profesiaj tradukistoj al esperanto, proponas ĉi-jare du staĝojn ĉe Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono. La unua por la perfektigo de tradukistoj de diplomatiaj kaj internaciaj dokumentoj, la dua pri beletra tradukado.