Orienta Eŭropo (plus Italio) kontraŭ EU-deklaro pri GLAT
La registaroj de ĉiuj “ekskomunismaj” membroŝtatoj de Eŭropa Unio, minus Pollando kaj Slovenio plus Italio (do unu triono de la membraro), rifuzis subskribi hieraŭan rezolucion preparitan ĝuste okaze de la Internacia Tago por la lukto kontraŭ GLAT-fobio. Pri seksaj orientiĝoj evidente la kontinento restas dividita en du partoj.