Esperanto en la ALTE-kunveno
En la ĉi-matena sesio de la ALTE-konferenco en Lisbono estis pritraktataj la diversaj rezultoj de la hieraŭaj laborgrupoj kaj la ĝenerala laboro de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo.
En la ĉi-matena sesio de la ALTE-konferenco en Lisbono estis pritraktataj la diversaj rezultoj de la hieraŭaj laborgrupoj kaj la ĝenerala laboro de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo.
Esperanto estis ĉi-matene prezentita en la internacia ALTE-konferenco okazanta en Lisbono, fare de prof. Giorgio Silfer, delegito de Kultura Centro Esperantista, kadre de la laborgrupo pri lingvotestado por specifaj celoj, prezidata de la delegitino de Goethe Institut.
La Esperanta Civito reprezentas nian lingvon ĉi-semajne en Lisbono, per delegacio de Kultura Centro Esperantista, ĉe la internacia konferenco de la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo. Temas pri la ordinara jara konferenco, diferenca de la eksterordinara trijara kongreso (laste en Kembriĝo, aprilo 2008).
Suksesa partopreno de la esperanto-literaturo en la rakonta tago aranĝita hieraŭ en Neŭŝatelo, laŭ pli frua HeKomuniko. Inter la diversaj lingvoj, kaj pluraj ekstereŭropaj, la nia aperis per noveleto de István Nemere, el “Krokize de mia ĝardeno”, eldonita de LF-koop.
En la hodiaŭa nokto, precize antaŭ sepdek jaroj, nazioj atakis, incendiis, detruis centojn da sinagogoj, milojn da butikoj kaj da domoj de judoj en Germanio. La “kristalnokto” (tiel nomata pro la frakasitaj montrofenestroj) markis la oficialan komencon de la genocidoj, kiuj faris viktimojn ankaŭ en la esperanta popolo.
La dekkvara numero de “Heroldo de Esperanto” en 2008 atingas la publikon dum ĉi tiuj tagoj, flegante kiel kutime aktualecon: ĝenerale en la unua paĝo, loke en la dua. Kulturo okupas la trian paĝon, rubrikoj la kvaran, laŭ la kutima formato A3, unika por esperanto-gazeto, cetere la plej ofte aperanta.
La elekto de s-ro Barack Obama kiel prezidento de Usono estas la politika sigelo sur historia dosiero kiun jam fermis la ekonomia evoluo: temas pri la epoko de s-roj Bush, patro kaj filo. La kvazaŭ fiziokratia novliberismo de la Bush-administracio frakasiĝis antaŭ la evidenteco de la ĝenerala financa krizo: la reveno al la ekonomia helpo de la naci-ŝtato fermas epokon.
Ni ricevis strangan demandon: “Ĉu la personoj kiuj havas la esperantan civitanecon rajtas membri en ajna kultura asocio, eĉ akcepti gvidan oficon en ĝi?”. Sed la demando ne estas tiel stranga, ĉar efektive en kelkaj landoj la ŝtatanoj ne rajtas aliĝi al eksterlanda societo.
Estas pli da (inter)lingvistiko ol kutime en la oktobra numero 2008 de “Literatura Foiro”, danke al interesaj kontribuoj de Marton Fejes (“Morte naskita pazigrafio”), Geraldo Mattos (“La ignorata Fundamento”), Giorgio Silfer (pri Giuseppe Peano) kaj al la decidoj de la Lingva Komitato pri kelkaj demandoj.
La Esperanto-societo “Sukceso” — Vraca (Bulgario) dum sia kunveno je la 29a de oktobro 2008 elektis sian novan estraron: Sneĵinka Angelova (prezidanto), Ljubomir Trifonĉovski (vicprezidanto) kaj Kiril Borisov (sekretario), kies ĉefa tasko estas organizi la 61an kongreson de Bulgara Esperanto-Asocio en Vraca inter 4 kaj 6 septembro 2009.
Ĉi-monate s-ro Rikardo Schneller el Svislando publike komentariis la ekeston de Esperanta Panteono. Ni dankas lin pro la diversaj demandoj, ĉar ili donas la ŝancon rememorigi kelkajn aferojn. Jen kion li skribis, sub la pseŭdonimo RiŜo:
La Lingva Komitato respondis lastatempe al kelkaj demandoj, kiuj venis de afrikaj Esperantianoj. Ĉiu detalo aperas en la oktobra numero de “Literatura Foiro”.