Ne frapu la idistan "malamikon"
La malamo kontraŭ aliaj planlingvoj, pli specife interlingvoj, nome internaciaj artefaritaj lingvoj, karakterizas la finvenkismon.
La malamo kontraŭ aliaj planlingvoj, pli specife interlingvoj, nome internaciaj artefaritaj lingvoj, karakterizas la finvenkismon.
La tri periodaĵoj “Literatura Foiro”, “Heroldo de Esperanto” kaj “Femina”, eldonataj kaj administrataj de LF-koop, aperos en 2011 kun kelkaj grafikaj plibonigoj, pristuditaj de la arta direktoro, sen. Perla Martinelli.
Dum jardekoj la medio de Tutmonda Esperantista Junular-Organizo ne produktis kulturpolitike interesan dokumenton. Tial des pli strange estas, ke la rezolucio de Liberec’, aprobita de la Komitato de TEJO dum la 65a Internacia Junulara Kongreso, 24 julio 2009, estas praktite ne rimarkita.
Kiam mi okupiĝis pri Suda Sudano, en 1969-70, la loka liberiga armeo atribuis al si la nomon de serpento, kaj la liberigota lando havis la nomon Anzanio. La flago estis nur trikolora: al la tri horizontalaj strioj (de supre: ruĝa, blanka kaj nigra) mankis la verda, maldekstra triangulo, kiu ĝin karakterizas hodiaŭ.
Ken Miner en sia nova taglibro laŭdas la tradukon de “Kvarteto”, faritan de Giorgio Silfer el la teatraĵo de Ronald Harwood, prezidinto de PEN Internacia. La traduko celis efektivan surscenigon, sed la projekto prokrastiĝis.
Feminisma Esperanta Movado, kies sidejo estas en Svislando kaj organo la revuo “Femina”, analizis la kazon Assange, en rilato kun la denunco fare de du svedinoj kontraŭ la iniciatoro de Wikileaks.
Prof. d-ro Carlo Minnaja estos la ĉefa gasto dum la Februara Monatfino de KCE, kie li prelegos pri la esperanto-literaturo. Li jam sukcese prelegis ĉe la Esperanto-Domo, interalie pri la vivo kaj verkaro de Ivo Lapenna.
La 22an de decembro 2010 la Ministerio pri internaj aferoj de la Hispana Reĝolando enskribis la asocion Esperanta Naturamikaro (ENA) en la Nacia Registro de la Asocioj. La oficialigo de ENA fare de la hispana ŝtato estos kompletigita dum la venontaj tagoj per la asigno de la kodo por la aldonvalora imposto.
Karaj gecivitanoj,
Koran dankon pro la bondeziraj mesaĝoj rilate mian farton: kiel vi vidas, mi reprenas hodiaŭ la konsulan oficon, post mallonga anstataŭo fare de la Vickonsulo.
La kalembura frazo kiu karakterizas la belan, buntan kovropaĝon de “Femina” n-ro 24 (vintro 2010) aludas al la fakto, ke virino ne bezonu alpreni rolon kiu plaĉas al viroj, por efektive plaĉi al ili, des pli kiam tiu rolo estas socie altrudita kaj devigas ŝin rezigni pri parto de sia personeco.
Sekve de invito el sia parlamenta grupo, sen. Marie-France Conde Rey akceptis la proponon esti la kandidato numero 1 de la Verda Listo en la elektoj por la Senato fine de 2011. Ŝi tamen metis kondiĉon, kies plenumon konsideros la koncerna KoKuSo (Komitato Kunordiga kaj Subtena) fine de septembro.