Birindwa instruas en Ruando
Ekde hodiaŭ c-ano Mishosi Birindwa estas en Ruando, kie li vizitas esperanto-klubojn kaj gvidas lingvokurson en la ĉefurbo. Lia misio eblas danke al subvencio de Afrika Centro Esperantista en Lomeo.
Sen. Anna Bartek kun doloro informas pri la forpaso de d-ro Ferenc Jáki, 16.11.1919 — 26.3.2010. Li estis honora membro de HEA kaj de UEA.
La prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, prof. Probal Dasgupta, jam delonge deklaris la togolandan UEA-komitatanon Koffi Gbeglo “persona non grata”. La plej ĵusa apliko de tiu deklaro konsistas el la forpelo de c-ano Gbeglo el la UEA-komitata diskutlisto, kie li iĝis pasiva leganto, praktike kiel ajna esperantisto, ĉar tiu diskutlisto estas publike legebla.
Hodiaŭ, 27 marto 2010 – je la Internacia Tago de Teatro, bona novaĵo ankaŭ pri kaj por nia verda teatro: estas preta la dua parto de “Teatro sen lingva bariero” de Belka Beleva. La daŭrigo de la libro (kies unua parto estis eldonita en 1987 ĉe Bulgara Esperanto-Asocio) aperos ĝis la jarfino sub la redaktora laboro de sen. Ljubomir Trifoncĉovski, profesia dramaturgo.
La reprezentantoj de la esperanto-literaturo havis hodiaŭ gravan renkonton kun la prezidanto de PEN Internacia, John Ralston Saul, kaj la sekretario, Eugen Schoulgin, okaze de la internacia konferenco pri poezio en Bledo, Slovenio.
Fonduso Pro Esperanto komunikas:
1-e) Lige kun la ekonomia krizo de kelkaj ŝtatoj en Eŭropa Unio, la komuna valuto eŭro estas perdanta/onta parton de sia valoro. Tiu senvaloriĝo estos aparte rimarkebla en la kurzo de la svisa franko.
Venis printempo kaj ni pensas pri Prago. “Trista kaj verve juna / kiel printemp” en Prago…” kantis poeto inspirita de Jaroslav Seifert. La Praga Printempo estis historia momento en la Sesdekoka, kiam tuta lando esperis streki novan vojon al socialismo ene de la sovetia bloko. Ĉio finiĝis per la interveno de moskvaj kaj najbaraj tankoj, post nur kelkaj monatoj.
Andaluzia Esperanto-Unuiĝo havis sian ordinaran Asembleon en Malago, 4 marto 2010. Kadre de la statutaj devoj, la Asembleo aprobis la raportojn 2009 (kun neglektinda deficito en la spezkalkulo), elektis la novan estraron kaj kunvokis la kongreson.
La paktinta establo “Centro Espero”, gvidata de c-ano Dimitar Papazov, kaj Bulgara Esperanto-Asocio organizas Balkanan Esperanto-Renkontiĝon por la 8a de majo 2010 en Sofio.
La 9an de majo en la bulgara ĉefurbo komenciĝos la 62a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso.
“Krom la komitato ankaŭ simplaj UEA-membroj havu la rajton influi la asocion, ekzemple per referendumo. Tiun ĉi vorton ne konas UEA en sia statuto kaj ankaŭ la ĝenerala direktoro [Osmo Buller] ne konas ĝin.” Tiele sen.
Estas presata la libro “Vizaĝoj”, per kiu Eldona Societo Esperanto el Svedio proponas sortimenton de la esperanta novelarto en la unua jardeko de la XXI jarcento. La kolekto, redaktita kaj editorita precipe de Leif Nordenstorm kaj Sten Johansson, enhavas 28 prozaĵojn el 28 diverslandaj aŭtoroj, el kiuj sep virinoj. La kolekton enkondukas konciza eseo de Sten Johansson.