BET plej honorita de "Literatura Foiro"
Okaze de la 50-jariĝo de Bulgara Esperanto-Teatro kaj la baldaŭa 40-jariĝo de “Literatura Foiro” la ĉefredaktoro de la revuo Ljubomir Trifonĉovski, la prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio Petar Todorov kaj ĝia sekretario Mariana Evlogieva hieraŭ vizitis la Nacian Teatran Muzeon en Sofio, funkciantan ĉe la Nacia Teatro “Ivan Vazov”.