"Heroldo de Esperanto" duobliĝos
Okaze de sia centjariĝo “Heroldo de Esperanto” planas reveni al sia tradicia kvarpaĝeco, en formato A3. Tiucele la redakcio havos plian konstantan kunlaboranton, nome c-anon Herman Deceuninck.
Okaze de sia centjariĝo “Heroldo de Esperanto” planas reveni al sia tradicia kvarpaĝeco, en formato A3. Tiucele la redakcio havos plian konstantan kunlaboranton, nome c-anon Herman Deceuninck.
La vickonsulo pri financoj proponis novan kvestoron por la mandato 2020-2024. La kasisto de la Parlamento ne okupiĝas nur pri la kuriaj kostoj, sed ankaŭ helpas organizi la vojaĝojn al urbo de la Senata sesio: scipovo de gravaj turismaj lingvoj, kiel la franca kaj la angla, estas tre oportuna tiurilate, apud sperto pri la seancoj de la Parlamento.
Kanadaj aŭtoritatoj malpermesis ĉiun internacian kongreson ĝis la fino de aŭgusto 2020, pro la pandemio origininta el Popola Ĉinio, kies plej fama viktimo fariĝas do la 105a Universala Kongreso, almenaŭ rilate Esperantion.
Duolingo, lernu.net kaj aliaj retkursoj rimarkinde sukcesis dum la lastaj jaroj, almenaŭ kvante. Malgraŭ tiu kresko, la membraro de la tradiciaj esperanto-societoj stagnas aŭ eĉ regresas kvante. Kial?
Neniu aranĝo kadre de la Pakto por la Esperanta Civito estas nuligota aŭ prokrastota pro la nuntempa pandemio, krom se la aranĝon mem malpermesas neesperantista aŭtoritato. Tial la kalendaro de ĉiuj paktintaj establoj povas resti senŝanĝa, specife la somera programo de Kultura Centro Esperantista.
“La kotizo ne estas repagebla, senkonsidere ĉu la aliĝinto ne povas partopreni la Kongreson pro propra volo aŭ pro iu ajn ekstera kaŭzo, eĉ se la Kongreso ne okazas, aŭ okazas en alia urbo. La kotizo inkluzivas neniun asekuron. Kongresaneco ne estas transdonebla al alia persono.”
Pri Akademio Literatura de Esperanto (en kies membraro ĉirkaŭ kvinono de longe mortis) estrarano Nicola Ruggiero publike konfesas: “Mi kreis novan retejon jam antaŭ jaroj. Mi mem kulpas pri neĝisdatigo kaj esperas en la venontaj tagoj ĝisdatigi ĝin.”
En Esperantio la kongresa sezono 2020 proksimas al katastrofo, same kiel la tuta turisma mondo, pro la epidemio origininta el Popola Ĉinio. Somere eble saviĝos nur malgrandaj kursoj kiuj ne arigas pli ol kelkajn personojn, kiel la altnivelaj staĝoj de Kultura Centro Esperantista en Svislando; kaj probable okazos la aŭtunaj aranĝoj.
La Komitato de Kultura Centro Esperantista, prezidata de c-ino Perla Martinelli, liveras al la Asembleo (okazonta komence de majo) ekvilibran spezkalkulon kaj pozitivan bilancon pri 2019.
Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari donacon aŭ legacon.
Gasto en ŝia domo en ĉarma, antikva kvartalo apud Coyoacan, c-ano Giorgio Silfer estis intervjuita de s-ino Elena Poniatowska pri indiĝenaj lingvoj, kadre de siaj kompetentoj en societo Dialogo (pri lingvaj juro kaj biodiverseco), la pasintan februaron. La intervjuo aperis preskaŭ tuj en la meksika ĵurnalo “La Jornada”.
En aprilo 1920 du eventoj precipe ĝojigas la Civitanaron: “Heroldo de Esperanto” atingas sian centan jaron kaj nova printempo anoncas novan Konsulon. Tial ne mirige estas ke la unua paĝo de la numero 2307 estas dediĉita precipe al c-ano Riichi Karibe (intervjuita en la Budapeŝta flughaveno) kaj al la jubileo de la gazeto, tamen kompleta nur en 2024, laŭ nombro da jarkolektoj.