Grava kulturpolitika debato en la senata sesio
Propono de rezolucio prezentita de sen. Dieter Rooke (ruĝa grupo) vekis gravan kulturpolitikan debaton ene de la Senato, dum la hieraŭa sesio en Budapeŝto. La propono fontis el malkontento de sen. Rooke post respondo de la vickonsulo pri informado, sen.
Normigi la uzon de la esperanta flago
“La laborgrupo aktivanta rilate la leĝoproponon pri simboloj enfokusigis sian atenton al la esperanta flago” raportis sen. Giorgio Silfer al la Senato kunveninta hieraŭ en Budapeŝto. Fakte la Konstitucio difinis la flagon de la esperanta popolo, se ne la detalojn pri ĝia uzo.
La Senato aprezas la laboron de la Kapitulo
Per solena omaĝo al la memoro de c-ano Bojĉo Mladenov, kun oracio de sen.
Walter Zelazny en la literatura kafejo
Rekorde multnombra ĉeestantaro por la hieraŭa literatura kafejo, organizita kiel kutime ĉe la interetaĝa salono de la Landa Fremdlingva Biblioteko en Budapeŝto, fare de Fajszi Amika Rondo kaj Esperanta PEN-Centro. La gasto estis prof. d-ro Walter Zelazny, kiu prezentis la esperantan version de sia libro “Lazaro Ludoviko Zamenhof”, pere de intervjuo farita de sen. Giorgio Silfer.
PEN preparas 20-jaran jubileon
Literaturaj kafejoj en Budapeŝto, por subteni ĝian rolon de kultura ĉefurbo en Esperantio; aktivado favore al la verkistoj persekutataj pro la uzo de malpermesata lingvo; partopreno en la PEN-mondkongreso en Islando, septembro 2013; sinergio kun la revuo “Literatura Foiro”; PEN-premio “La Verko de la Jaro”.
OIK-delegacio vizitis IEMWon
Mag. Herbert Mayer, direktoro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, akceptis hodiaŭ delegacion de la Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto. La viziton kunorganizis kaj financis Fajszi Amika Rondo, kadre de la Esperanta Civito. La delegacio konsistis el f-ino Anikó Nemes, esperanto-referanto ĉe OIK, sen. Anna Bartek, vickunordiganto de FAR, kaj sen.
Hungaraj diplomoj post 2006 ne plu ekvivalentas
Antaŭ du jaroj la fama “diplomfabriko” ITK en Budapeŝto transformiĝis jure al komerca societo kun limigita respondeco, kies unusola posedanto estas universitato ELTE.
Fajszi-kolektaĵo merkrede alirebla en Budapeŝto
Ekde 5 junio 2013 estos merkrede matene alirebla la fama Fajszi-kolektaĵo ĉe la Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto. Merkrede signifas nek ĉiumerkrede (ekzistas libertempoj en la oficiala biblioteka kalendaro) nek merkredon (do ne nur unu fojon, kiel ĝis nun).
Fajszi Amika Rondo estas nun fondumo
Kreite fine de septembro 2012 kiel neformala grupiĝo de homoj celantaj levi la prestiĝon de Budapeŝto kiel unu el la kulturaj ĉefurboj de Esperantio, Fajszi Amika Rondo transformiĝis hodiaŭ al fondumo, akirante juran personecon.
ENa plena membro de NFI ekde 2014?
Delegacio de Esperanta Naturamikaro, konsistanta el gesenatanoj Anna Bartek kaj Giorgio Silfer, estis akceptita hieraŭ en la centralo de Naturfreunde Internationale en Vieno, fare de ĝia referanto s-ino Judith Michaeler, kiun baldaŭ anstataŭos, pro patriniĝo, ŝia kolegino Alexandra Wischall.
Nia muzika kulturo en LTSEC
Kiom konata devas esti nia muzika kulturo, laŭ la ses niveloj de LTSEC? Se inter la nepraj kantoj situas “La Espero”, ekde kiu nivelo ĝi estu parkere konenda de la ekzamenato? Kiuj esperanto-kantoj el ekstereŭropa deveno estas nepre konendaj, en iu aŭ alia nivelo? Kaj tiel plu.