La numero 23 de "Femina"
“Masklismo: jen fore, jen apude” estas la ĉeftemo de la numero 23 de la revuo “Femina”, septembro 2010.
Fore en la tempo, per la ekzemplo de Hipatia (aŭ “Kiel neniigi la ekziston de virino”): longa eseo de Perla Martinelli, plus recenzo de Giorgio Silfer pri la ĵusa filmo “Agora”, de la hispana reĝisoro Alejandro Amenábar.