Forpasis civitano Hilary Chapman
Fatala malsano (kancero ĉe pulmo) jam de tuta jaro malfortigis c-anon Hilary Bill Chapman (1950-1967-2020), kiu fine forpasis la 21an de majo pro komplikaĵo kaŭzita de la pandemia viruso.
Fatala malsano (kancero ĉe pulmo) jam de tuta jaro malfortigis c-anon Hilary Bill Chapman (1950-1967-2020), kiu fine forpasis la 21an de majo pro komplikaĵo kaŭzita de la pandemia viruso.
“UEA pretas en la venontaj jaroj kongresi en Afriko, nia lulilo, kaj tiel ebligi al homoj de la tuta mondo kunfratiĝon en la plej bona afrika etoso, per kiu afrikanoj normale festas tiun ĉi tagon. Vestitaj per grandiozaj tradiciaj kostumoj, homoj de pluraj landoj okazigas spektaklojn kaj festivalojn ĉirkaŭ kulturo, gastronomio kaj diverseco de kutimoj en la kontinento”.
Hieraŭ la 59an literaturan kafejon en Budapeŝto anstataŭis telematika renkonto, dum kiu s-ino Eva Tofalvy prezentis sian novan verkon “La liberiĝo”. Intervjuis c-ino Anna Bartek, nome de Fajszi Amika Rondo.
TEJO akceptis la inviton de britaj esperantistoj por Internacia Junulara Kongreso en 2021, koincide kun la anoncita Universala Kongreso en Britio (Norda Irlando). Tamen la britoj subite rezignis “pro manko de laborfortoj”, kaj la estraro de TEJO estis devigata rapide serĉi alian sidejon, kun nur iom pli ol jaro da tempo por aranĝi la eventon.
La Kapitulo de la Esperanta Civito kunvenis hodiaŭ sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. La Konsulo anoncis la intencon kunvoki la venontan parlamentan sesion al Bulgario, dum printempo 2021, kun la konsento de la senataj grupestroj. Li komunikis la daŭrigon de la staĝo de c-ino Manuela Blanco, kiu baldaŭ deĵoros tiucele en Svislando.
Afrika Esperanto-Instituto kunvenis hodiaŭ skajpe, kun la partopreno de du afrikanoj (c-anoj Kagina kaj Nshimirimana) kaj du eŭropanoj (gec-anoj Martinelli kaj Silfer); la lastaj tri reprezente de Kultura Centro Esperantista kaj la unua reprezente de Societo Internacia por Paco Universala. AEI konsistas el du membroj: KCE kaj SIPU, kun po tri reprezentantoj.
Laŭ la art. 7, par. 4 de la Konstitucio, rilate al la blazono de la Esperanta Civito “personigo de la insignoj eblas sur la verda kampo, per moto, siglo aŭ bildo prefere blanka”. Establoj povas do havi propran blazonon, surbaze de la Civita: la blazonoj estas registrendaj ĉe la Registra Instanco, blazona fako.
Kun la kutima akurateco la nova numero de “Literatura Foiro” (305, junio 2020) survojas al la fidela abonantaro. Samtempe LF survojas al la lasta rekordo al si mankanta: la kultura revuo en esperanto kun plej multe da eldonitaj numeroj.
La redakcio de HeKo ricevis de la Akademio de Esperanto (AdE) la Oficialan Komunikon n-ro 32. Ĝi estas repliko de la Akademia Estraro al provokema blogisto, kiu efektive celis embarasi aliajn subjektojn (precipe TEJOn), sed la afero misevoluis envolvante akademianon.
Dum la lastaj du jaroj la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio pli ol duoniĝis. Kvankam la koncerna retpaĝo ankoraŭ montras ses oficistojn (el iama deko), du el ili delonge maldungiĝis: ges-roj Katarzyna Marciniak kaj Ralph Schmeits. Aliaj restas nur partatempe, tiel ke la stabo ne atingas kvar salajratajn unuojn plene.
Diversaj subjektoj, diversaj elektosistemoj en Esperantio. La plej originala estis tiu de Sennacieca Asocio Tutmonda, kiu siatempe unue elektis la urbon, kies kandidata teamo gvidos la Asocion: praktike ĉiam Parizo. Krome supernacia komitato kun delegitoj laŭ la horzonoj, emfaze al la sennacieco. Plus la rolo de la Kongreso, pli grava ol tiu de la Universala aŭ la Junulara.
Antaŭ precize sepdek jaroj Robert Schuman, franca ministro pri eksteraj aferoj, per publika deklaro prajmis la procezon kiu kondukos ĝis la nuna Eŭropa Unio. Tial la Naŭa de Majo estas konsiderata la Eŭropa Tago, kaj en multaj lernejoj de la kontinento oni celebras ĝin per prelego, konkurso, ekspozicio.