La prezidanto de PEN Internacia nia gasto en Milano
Esperanta PEN-Centro helpis al Burhan Sonmez, prezidanto de PEN Internacia, okaze de lia hodiaŭa vizito en Milano. Nia vicprezidanto, c-ano Giorgio Silfer, akompanis lin de Svislando al Italio, havante la ŝancon intimigi lin kun nia originala literaturo.