ISEB 2020 kun inaŭguro de aparta fako en Salò
La Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko koincidas kun la tria semajno de oktobro, laŭ direktivo Rogora. La Kapitulo de la Esperanta Civito decidis ĉiujare inaŭguri novan esperanto-bibliotekon aŭ novan esperanto-fakon en publika librejo. Por 2020 paktinta establo en Italio proponis sin kiel organizanton.