Proponata la jubilea Afrika Kongreso
La Konsulo de la Esperanta Civito proponas organizi Afrikan Kongreson de Esperanto okaze de la ora jubileo de la sendependiĝo de multaj afrikaj landoj, “por montri ke la esperanto-kulturo partoprenas la procezon de memdeterminado de la popoloj”.